The Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Tri Ceteraj Noveloj Three Additional Stories Author: Mark Twain Translator: Edwin Grobe Release Date: March 30, 2007 [EBook #20943] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI CETERAJ NOVELOJ *** Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Noto de tekstpreparulo: Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estas cxi sube korektita, kaj estas priskribita en la HTML-a dosiero. KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ MARK TWAIN (1835-1910) TRI CETERAJ NOVELOJ: --LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO-- --KANIBALISMO EN LA VAGONOJ-- --BONSxANCO-- Esperantigis EDWIN GROBE 1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ Unua Eldono: Aprilo 1999 Originaj Anglalingvaj Titoloj: "THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE" "CANNIBALISM IN THE CARS" "LUCK" LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO "Jes, mi rakontos al vi cxion ajn pri mia vivo kion placxus al vi ekscii, S-ro Tvajno," sxi diris en sia dolcxa vocxo kaj lasante ripozi trankvile sur mian vizagxon siajn honestajn okulojn, "cxar estas afable kaj bonkore ke vi sxatas min kaj deziras informigxi pri mi." Tiel parolante, sxi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj per malgranda ostotrancxilo kaj gxin transigis sur sian peltan manikon dum sxi spektadis Arktan Auxroron svingi siajn flamantajn flagrubandojn el la cxielo kaj lavi la solecan negxebenajxon kaj la temploformajn glacimontojn per ricxaj prismofarboj, spektaklo de preskaux netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun sxi forskuis sian revadon kaj pretigxis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi petis. Sxi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon kaj mi ekpretis auxskulti. Sxi estis belega estajxo. Mi parolas laux la Eskimoa vidpunkto. Aliaj sxin taksintus iomete tro plenforma. Sxi estis nur dudekjara kaj sxiaj samgentanoj jugxis sxin la plej sorcxanta junulino de la tribo. Ecx nun, en la subcxiela aero, kun sxiaj gxenpeza kaj senforma peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapucxo, almenaux la beleco de sxia vizagxo videblis, sed sxian figuron oni povis nur diveni. Inter cxiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon cxe la gastama trogo de sxia patro povantan sxin egali. Tamen sxi ne estis troindulgita. Sxi estis afabla kaj natura kaj sincera kaj se sxi konsciis esti bela, sxia kondutmaniero neniel elmontris tian konscion. Sxi estis mia cxiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone mi konis sxin des pli bone sxi placxis al mi. Sxi estis ame kaj zorge edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj cxar sxia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis cxe la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn trans la vastajn glacikampojn kun Laskino--tio estis sxia nomo--kaj trovis sxian kompanion cxiam placxa kaj sxian konversacion cxiam agrabla. Mi iris fisxkaptadi kun sxi sed ne en sxia dangxerega boato. Mi nur sekvis sxin laux la glacio kaj spektadis sxin trafi sian predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis sxin okaze de fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis sxin kaj sxian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun fojon akompanis sxin mezdistancen kiam sxi cxasis urson sed mi forturnigxis antaux la fino cxar finanalize mi timas ursojn. Tamen sxi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion sxi diris: "Nia tribo cxiam kutimis cxirkauxnomadi de loko al loko sur la frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro lacigxis pri tio antaux du jaroj kaj konstruis cxi tiun vastan domegon el glaciigxintaj negxblokoj. Rigardu gxin. Gxi altas je sep futoj kaj estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj cxi tie ni dauxre logxas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco tauxgis. Cxar se vi jam gxin kontrolis, lauxnecese vi rimarkis kiom pli bela kaj kompleta gxi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen, vi devas, cxar vi konscios ke gxi havas luksajn apartenajxojn kiuj multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremajxo kiun vi nomis 'salono', la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la familion je mangxohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn en iu ajn domo, cxu ne?" "Jes, vi pravas, Laskino. Gxi estas la plej granda. Ni havas nenion kiu gxin similas ecx en la plej luksaj domoj de Usono." Tiu agnosko briligis sxiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj kondutis konforme. "Mi jugxis ke tio lauxnecese vin surprizis," sxi diris. "Kaj estas ceterajxo. Gxi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas--cxiuspecaj peltoj--fokaj, marlutraj, argxent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj, zibelaj--cxiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la glaciblokaj lauxmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas 'litoj'. Cxu viaj podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj cxe vi?" "Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio placxis al sxi denove. Sxi pensis nur pri la _kvanto_ da peltoj kiun sxia estetika patro penadis reteni cxemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al sxi ke tiuj amasoj da ricxaj peltoj konsistigus trezoregon--aux almenaux en mia lando--sed tion sxi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de posedajxoj kiuj taksigxas kiel valorajxoj cxe sxia gento. Mi povintus diri al sxi ke la vestajxoj surportataj de sxi, aux la cxiutagaj vestajxoj de la plej ordinara najbaro sxia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke cxe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran vestajxon por iri fisxkaptadi. Tamen sxi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Sxi reparolis: "Kaj aldone la forjxetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la restajxo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Cxu vi havas du en la salono cxe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed renormaligxis antaux ol sxi konsciis pri mia kondicxo kaj mi diris entuziasme: "Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne cxirkauxsciigu tion cxar mi parolas al vi konfidence, sed mi jxuras laux mia honoro ke ecx la plej ricxa viro de Nov-Jorko ne havas du forjxetakvujojn en sia salono." Sxi aplauxdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa gxojego kaj kriegis: "Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, _nepre_ ne eblas!" "Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. Vanderbilto estas preskaux la plej ricxa homo de la tuta mondo. Nu, se mi kusxus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke ecx li ne havas du en sia salono. Ho, li havas ecx ne _unu_. Mi mortfalu surloke se mi ne diras la veron." Sxiaj belaj okuloj largxigxis pro surprizo kaj sxi diris malrapide kun speco de miro en la vocxo: "Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaux povas koncepti tion. Cxu li estas avara?" "Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviligxas pri la kosto. Sed, nu, ho, nu, vi scias, tio povus sxajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon." "Nu, tia humileco tauxgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la aferon. Sed kiel _aspektas_ lia logxejo?" "Nu, devige gxi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--" "Mi povas kredi tion! Mi neniam auxdis tiajxon. Cxu gxi estas bela logxejo--tio estas, alirilate?" "Suficxe bela, jes. Oni ege alttaksas gxin." La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, rongxante kandel-ekstremajxon, versxajne strebante trapensi la aferon. Finfine sxi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion: "Nu, laux mi, estas speco de humileco kiu estas _en si_ speco de pompo, kiam vi penetras la temon gxismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti la koston de du forjxetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti tie, povas esti ke li estas auxtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laux mia jugxo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras." Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke du-forjxetakvujoj-normo maltauxgas por taksi homojn laux tutmonda skalo kvankam gxi suficxe tauxgas en propra socia medio. Sed la opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis sxin konvinki. Baldaux sxi diris: "Cxe vi cxu la ricxuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj faritajn el belaj largxaj glaciblokoj?" "Nu, ili estas iom bonaj, suficxe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el glaciblokoj." "Mi ege scivolas. _Kial_ ili ne estas faritaj el glaciblokoj?" Mi klarigis la malfacilajxojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam sxi demandis krivocxe: "Nekredeble! Cxu vi _acxetas_ vian glacion?" "Jes ja, devige, karulino." Sxi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris: "Ho, _neniam_ mi auxdis similan stultajxon! Do, estas abundego da gxi. Gxi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio gxis distanco de cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus intersxangxi fisxvezikon kontraux la tuta amaso da gxi." "Nu, vi diras tion cxar vi ne scipovas gxin taksi, vi provinca simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la somero, intersxangxe de gxi vi povus acxeti cxiujn balenojn de la merkato." Sxi rigardis min dubeme kaj diris: "Cxu vi parolas honestavorte?" "Neprege. Tion mi prijxuras." Tio meditemigis sxin. Baldaux sxi diris, kun eta suspiro: "Placxus al mi ekpovi logxi tie." Mi nur celis provizi sxin per valornormo kiun sxi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en sxi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis sxian busxon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris: "Sed se vi logxus tie, ne placxus al vi balenviando. Gxi placxas al neniu." "Kio!" "Efektive, balenviando placxas al neniu." "Sed _kial_ ne?" "Nu, mi ne bone scias. Temas pri antauxjugxado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antauxjugxado. Mi supozas ke starigis antauxjugxadon pri gxi iun antauxan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, gxi emas dauxri senfine." "Tio veras, _nepre_ veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia antauxjugxo pri sapo cxi tie--niaj triboj sentis antauxjugxon kontraux sapo en la komenco, vi scias." Mi ekrigardis sxin por certigi cxu sxi seriozas. Versxajne sxi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde: "Sed pardonu min. Cxu ili _sentis_ antauxjugxon kontraux sapo? Cxu _sentis_, kun isa finajxo?" kaj mia vocxo subenmoduligxis. "Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis mangxi gxin." "Ho, jes. Nun mi komprenas. Antauxe mi ne kaptis vian ideon." Sxi reparolis: "Estis nura antauxjugxo. Kiam fremduloj alvenigis sapon cxi tien la unuan fojon, gxi placxis al neniu. Sed post kiam gxi lauxmodigxis, gxi placxis al cxiuj kaj nun havas gxin cxiu povanta pagi ties prezon. Cxu vi sxatas gxin?" "Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri gxi, mi mortus, precipe cxi tie. Cxu vi sxatas gxin?" "Mi gxin _amegas_. Cxu vi sxatas kandelojn?" "Mi ilin jugxas nepra bezonajxo. Cxu sxatas ilin vi?" Sxiaj okuloj kvazaux ekdancadis kaj sxi proklamis: "Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo! "Kaj fisxinternajxoj!" "Kaj fervojmazuto!" "Kaj negxsxlimo!" "Kaj balengraso!" "Kaj kadavrajxo! Kaj sauxrkrauxto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj--" "Ho, ne! Ne dauxrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!" "Kaj tiam kunservi cxion en sxlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmangxegi!" Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troajxo por sxi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis negxon kontraux sxian vizagxon kaj sxin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi sxian ekscitigxon. Iom post iom sxi reaktivigis sian rakontadon: "Do, ni komencis logxi cxi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis malfelicxa. Jen estas la kialo. Mi naskigxis por ami. Mi opiniis ne povi vere felicxigxi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed cxiu el ili, senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis gxin kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian ricxecon." "Cxu vian ricxecon?" "Jes, cxar mia patro estas la plej ricxa homo de nia tribo, ecx de iu ajn tribo de cxi tiuj regionoj." Mi scivolemis pri la konsistigo de la ricxeco de sxia patro. Ne povus temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samajxon. Ne povus temi pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fisxhokoj kaj kudriloj, aux ceteraj tiajxoj. Ne, tiuj ne konsistigis ricxecon. Tial, kio povus esti la fonto de la ricxeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edzigxkandidatoj? Sxajnis al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke sxi jam antauxe deziregis ke mi gxin starigu. Sxi suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante gxin ekscii. Sxi sin alpremis konfidence kontraux min kaj diris: "Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni." Mi sxajnigis konsideri la aferon profunde dum sxi rigardis mian anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesigxo. Kaj kiam finfine mi rezignis kaj petis sxin kontentigi mian deziron dirante al mi sxi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, sxi metis la busxon kontraux mian orelon kaj flustris, impone: "_Dudek du fisxhokoj_--ne ostaj, sed fremdaj--_fabrikitaj el auxtenta fero!_" Tiam sxi retirigxis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris mian nepran plejon por ne malkontentigi sxin. Mi paligxis kaj murmuretis: "Nome de la Granda Skoto!" "Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!" "Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere." Sxi ektimigxis kaj maltrankviligxis. Sxi proklamis: "S-ro Tvajno, cxiu vorto veras, cxiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min kredas, cxu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!" "Mi--nu, jes, mi kredas--almenaux mi _penadas_ kredi. Sed cxio okazis tiel _subite_. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiajxon en tiu rapida maniero. Tio--" "Ho, mi _tiom_ bedauxras! Se mi nur antauxpensintus--" "Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas cxar vi estas juna kaj senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antauxscii kiun efekton--" "Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone _taksi_ la situacion. Nu--" "Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fisxhokoj por anonci la temon kaj tiam iom post iom--" "Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu, tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?" "Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post iom da tempo mi estos renormaligxinta. _Sed_--eklancxi la tutan dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--" "Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min pardonas. Bonvolu!" Post rikolti bonan provizon da tre placxaj petado kaj persvado kaj konvinkado, mi pardonis sxin kaj sxi refelicxigxis kaj post iom da tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaux mi konsciis ke la familia trezoro enhavas ankoraux ceteran valorajxon--iuspecan juvelajxon, versxajne--kaj ke sxi klopodas eviti paroli malkasxe pri gxi, timante ke mi denove paralizigxu. Sed mi deziris informigxi ankaux pri tiu ajxo kaj petegis sxin diri al mi kio gxi estas. Sxi timis. Sed mi insistis kaj promesis antauxapogi min cxi tiun fojon kaj esti preta por ke la sxoko ne min difektu. Sxi plenis je malcertoj sed tro fortis por sxi la tento sciigi tiun mirindajxon al mi kaj gxui miajn miron kaj admiron kaj sxi konfesis gxin porti sur sia persono kaj diris ke se mi _certas_ esti preta--kaj tiel plu kaj tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon. Mi falis kontraux sxin en bone sxajnigita sveno, kiu kontentigis sxian koron kaj samtempe preskaux senigis sxin je gxi. Kiam mi renormaligxis kaj trankviligxis, sxi deziregis ekscii kion mi opinias pri sxia juvelajxo. "Kion mi opinias pri gxi? Mi taksas gxin la plej ekskvizita ajxo kiun mi iam vidis." "Cxu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed gxi estas jes ja vera amindajxo, cxu ne?" "Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli placxus al mi gxin posedi ol la ekvatoron." "Mi opiniis ke vi admiros gxin," sxi diris. "Mi jugxas gxin _tiom_ bela. Kaj ne ekzistas cetera en cxiuj cxi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por gxin rigardi. Cxu iam antauxe vi vidis similajxon?" Mi diris ke ne, cxi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en antauxaj tempoj milionon da ili cxar tiu simpla juvelo sxia estis nenio alia ol malnova difektita bagagxidentigilo de Nov-Jorko-Centra-Trajndomo. "Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne cxirkauxiras portante tion sur via persono tiumaniere, tute sole kaj sensxirme, ecx senhunde, cxu?" "Sxsxsx! Ne tiel lauxte!" sxi diris. "Neniu scias ke mi gxin surportas. Ili supozas ke gxi estas en la trezorejo de Pacxjo. Kutime gxi estas tie." "Kie estas la trezorejo?" Estis malsubtila demando kaj dum momento sxi aspektis surprizite kaj iom suspekte, sed mi diris: "Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj da logxantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, cxiuj el senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fisxhokojn." Tio retrankviligis sxin kaj sxi diris al mi kie en la domo la hokoj estas kasxitaj. Tiam sxi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi cxu iam mi vidis similajxojn cxe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkasxe ke ne, kio pli placxis al sxi ol sxi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentigxon. Estis tiel facile placxi al sxi kaj tiel placxe al mi ke mi dauxrigis la temon, dirante: "Ho, Laskino, vi estas jes ja bonsxanca knabino--cxi tiu belega domo, cxi tiu delikata juvelajxo, tiu ricxa trezoro, la tutajxo de tiu impona negxo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj cxies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj cxies omagxo kaj respekto senpete disponeblaj al vi; juna, ricxa, belega, sercxata, amindumata, enviata, kun cxiu bezono havebla, cxiu deziro atingebla, cxiu volo plenumebla--tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed cxiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas--vi meritas cxion tion, Laskino--tion mi kredas en mia koro." Fierigis kaj felicxigis sxin auxdi min diri tion kaj sxi dankis min foje kaj refoje pro tiu lasta asertajxo kaj sxiaj vocxo kaj okuloj komprenigis al mi ke sxia koro estis tusxita. Baldaux sxi diris: "Tamen ne cxio estas sunbrilo. Ankaux nuban flankon havas la situacio. La sxargxo de ricxeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis cxu ne estus pli bone esti malricxa--almenaux ne pretermodere ricxa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subauxdi ilin diri, respektege, unu al la alia, 'Jen--jen sxi estas--la filino de la milionulo!' Kaj foje ili diras bedauxre, 'Sxi ruligxas en fisxhokoj dum mi--nenion mi havas.' Tio rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malricxaj, ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun--nun ni bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis mildahumora kaj komplezema al cxiuj. Sed nun li estas auxstera kaj aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri sia familio sed nun, dum li cxirkauxiras, liaj fisxhokoj konsistigas lian ununuran priokupajxon. Kaj pro lia ricxeco cxiuj kauxras antaux li kaj montrigxas servemacxaj pri li. Antauxe neniu ridis pri liaj sxercoj cxar cxiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj senbonkvalitaj cxar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi sxercon--la humurelementon. Sed nun cxiuj ridas kaj ridacxas pri tiuj mornajxoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplacxas al mia patro kaj li ne hezitas elmontri sian malgxojon. Antauxe oni ne petis lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis gxin senpete, gxi estis senvalora. Gxi havas ankoraux tiun difekton, tamen cxiuj petas gxin kaj gxin aplauxdas. Kaj li mem partoprenas en la aplauxdado, cxar mankas al li auxtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis la karakteron de nia tuta tribo. Antauxe gxi estis honesta kaj vireca gento. Nun gxi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas cxiujn milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antauxe ordinara simpla gento kiun kontentigis la ostaj fisxhokoj de iliaj gepatroj. Nun avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je cxiu sento pri honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn fisxhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj malgxojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por mi mem. "Finfine sxajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj plezuro cxar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti pli felicxa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn, rakontante cxion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej belan estontecon. Kiam ni lacigxis ni sidigxis kaj mangxis cxar li havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis kaj neniam antauxe mangxajxo havis tiel bonan guston. "Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj mi eksciis ke li neniam auxdis pri mia patro, kio ege min gxojigis. Mi volas diri ke li jam auxdis pri la milionulo sed neniam auxdis lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel felicxa--ho! pli felicxa ol vi povas imagi. "Iom post iom la vespermangxhoro alproksimigxis kaj mi kondukis lin al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj kriis: "'Kiom bonega! Cxu apartenas al via patro _tio_?' "Auxdi tiun vocxtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min ekdolorigetis, sed baldaux la sento forpasis cxar mi tiom amis lin kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentigxis pri li kaj oni invitis multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la cxifonlampojn kaj kiam cxio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis gxojan bankedon por festi mian fiancxinigxon. "Kiam la bankedo finigxis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj li ne rezistis al la tento elmontri siajn ricxecojn kaj vidigi al Kalulo kian bonsxancon tiu atingis hazardavoje--kaj cxefkiale, kompreneble, li deziris gxui la mirego de la kompatindulo. Mi povintus ekplori--sed tiajxo ne sukcesintus malpersvadi mian patron, tial mi diris nenion sed dauxre sidadis kaj suferis. "Mia patro aliris rektalinie la kasxejon, en la plena vidkampo de cxiuj, kaj eligis la fisxhokojn kaj revenportis ilin kaj svingjxetis ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksajxo sur la provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto. "Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon. Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surprizigxo kaj scivoli kiel ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn ricxecojn. Tiam baldaux li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis: "'Tial, estas _vi_ kiu estas la renoma milionulo!' "Mia patro kaj cxiuj ceteraj cxeestantoj kvazaux eksplodis per kriegoj de felicxa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron senzorge same kiel gxi estus nura rubajxo havanta nenian valoron kaj gxin revenportis al ties kasxloko, la surprizo de Kalulo estis studindajxo. Li diris: "'Cxu eblas ke vi staplas tiajxojn sen ilin kompti?' "Mia patro eligis orgojlan cxevalridegon kaj diris: "'Nu, verdire, oni konscias ke _vi_ neniam estis ricxa pro tio ke tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fisxhokoj.' "Kalulo konfuzigxis kaj klinis la kapon, tamen diris: "'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris ecx la pikilon de unu el tiaj multkostajxoj kaj neniam antauxe vidis viron tiel ricxan je ili ke valoris la penon nombri lian provizon cxar gxis nun la plej ricxa viro kiun mi konis disponis nur tri.' "Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Cxu ilin nombri? Ho, cxiun tagon li nombris ilin. "Mi renkontis mian karulon kaj konatigxis kun li je tagigxo kaj lin kondukis cxe mi je noktigxo nur tri horojn poste--cxar en tiu tempo la tagoj malplilongigxis anticipe al la sesmonatdauxra nokto. Ni festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin situigis dise laux la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaux cxiuj krom mi perdigxis en songxado. Mi estis tro felicxa, tro ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kusxis senbrue dum longa, longa tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutigxis en la malhelo pleniganta la foran ekstremajxon de la domo. Mi ne scipovis distingi kiu gxi estis, nek cxu gxi estis viro aux virino. Baldaux la formo, aux eble alia formo, preterpasis irante en la kontrauxa direkto. Mi scivolis kion signifas cxio tio sed scivoli malutilis. Kaj scivolante, mi ekdormis. "Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekigxis kaj auxdis mian patron diri en terura vocxo: 'Laux la granda Negxo-Dio, mankas fisxhoko!' Io diris al mi ke tio auxguras malgxojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmigxis. Mia antauxsento konfirmigxis en la same instanto. Mia patro kriegis: 'Vekigxu cxiuj kaj ekkaptu la fremdulon!' Tiam auxdigxis ekbruo de kriegoj kaj sakrajxoj el cxiuj flankoj kaj vidigxis freneza hastado de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin aliru. Mi lancxis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj ploregis pro malgxojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu amatigis lin de mi ecx pli ol iam ajn kaj fierigis kaj felicxigis min, benitan per la sxanco suferi kun li kaj por li. Mi auxdis mian patron ordoni ke la pliagxuloj de la tribo kunvenigxu cele al jugxi mian Kalulon por lia vivo. "'Kio?' mi diris. 'Cxu antaux ol sercxi la perditan hokon?' "'Cxu perditan hokon?' cxiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis moke: 'Retirigxu, cxiuj, kaj dece ekseriozigxu. Sxi deziras sercxi tiun _perditan_ hokon. Ho, sendube sxi malkovros gxin.' Post kio cxiuj ekridis denove. "Mi ne perturbigxis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi diris: "'En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico. Atendu kaj konsciu.' "Mi alprenis cxifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeracxajxon en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian sercxadon kun tiom da memfido ke miaj tribanoj seriozigxis, ekante suspekti esti eble tro hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de cxi tiu sercxado. Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortigxi kaj cxirkaux mi rekomencigxis la kunmokado kiu dauxre plilauxtigxis kaj plicertigxis gxis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da kruda ridado. "Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo kaj cxirkauxbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante: "'Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin atendantan estontecon.' "Li respondis: "'Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas senkulpa. Trankviligxu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho, vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!' "'Nun, tial, alvenu la pliagxuloj!' Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi auxdis ekstere alproksimigxantan sonadon de knaranta negxo kaj tiam vizion pri klinigxantaj formoj enirantaj lauxvice traporde--la pliagxuloj. "Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antauxporde kaj ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Cxu familianoj sxtelprenus proprajn havajxojn?' "Li pauxzis. La pliagxuloj sidis senparole dum multaj minutoj. Finfine unu post la alia cxiu diris al sia najbaro, 'Cxi tio auxguras malbone por la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia patro sidigxis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis! "La tribunalestro demandis: "'Cxu cxeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?' "Mi starigxis kaj diris: "'Kial _li_ volintus sxtelpreni tiun hokon, aux iun ajn ceteran aux cxiujn el ili? Post plua tago li farigxintus heredonto de la tuta aro!' "Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la multaj spiradoj levigxis cxirkaux mi kiel nebulo. Finfine unu post la alia la pliagxuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La eldirajxo de la knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidigxis. "'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aux sxi. Se ne, tiu restu de nun antauxen en silento,' diris la tribunalestro. "Mia patro starigxis kaj diris: "'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la direkto al la trezorejo, kaj baldaux revenis. Mi nun opinias ke estis la fremdulo.' "Ho, mi estis svenonta! Gxis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto. Ecx la alkrocxo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus gxin eltrenegi el mia koro. "La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo: "'Parolu!' "Kalulo hezitis, tiam respondis: "'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj. Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton kaj gxin dronigi en senkulpa gxojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi faligis unu sed mi sxtelprenis ne ecx unu.' "Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke cxio finigxis. Sur cxiu vizagxo hieroglifigxis la vortoj: 'Konfeso gxi estas! kaj bagatela, lama, malsolida.' "Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaux mi auxdis la solenajn vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj cxiu vorto, kiam gxi alvenis, estis trancxilo en mia koro: "'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al _jugxado per akvo_.' "Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando 'jugxadon per akvo'. Gxi alvenis, antaux generacioj, el iu fora lando situanta neniu scias kie. Antaux tio niaj patroj utiligis auxguradon kaj aliajn malcertajn jugxrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj kompatindaj estajxoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo de jugxado per akvo kiu estas eltrovajxo de homoj pli sagxaj ol ni kompatindaj sensciaj sovagxuloj. Pere de gxi la senkulpuloj montrigxas senkulpaj sendube, sendispute, cxar ili dronas. Kaj la kulpuloj montrigxas kulpaj kun la sama certeco cxar ili ne dronas. Mia koro rompigxis en mia brusto, cxar mi diris, 'Li estas senkulpa, kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.' "Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la tuta dauxro de la pretervaloraj horoj kaj li elversxis sur min la profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel felicxa! Finfine, sxirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlancxi en la maron. Tiam mi kovris la vizagxon permane. Cxu dolorego? Ho, mi konas la plej profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto! "En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica gxojo kaj mi malkovris la vizagxon, surprizegite. Ho, amara vidajxo! Li _nagxadis_! "Tuj mia koro sxtonigxis, glaciigxis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj li mensogis al mi!' "Mi forturnigxis malestime kaj survojigxis hejmdirekten. "Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis kaj mia patro diris al mi: "'Via sxtelisto sendis al vi sian mesagxon de mortanto, dirante: "Diru al sxi ke mi estas senkulpa kaj ke lauxlonge de la tagoj kaj la horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi dauxre amos sxin kaj pensos pri sxi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la vidajxon pri sxia dolcxa vizagxo." Tre bela, ecx poezia!' "Mi diris: 'Li estas malpurajxo! Mi neniam plu auxdu pri li denove!' Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraux cxio senkulpa. "Naux monatoj--naux mornaj, malfelicxaj monatoj--forpasis kaj finfine alvenis la tago de la Granda Cxiujara Ofero, kiam cxiuj frauxlinoj de la tribo lavas la vizagxon kaj kombas la hararon. Responde al la unua movo de mia kombilo, elfalis la fatala fisxhoko de kie gxi nestis dum cxiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia rimorsa patro! Gxemante, li diris: 'Ni murdis lin kaj neniam plu mi ridetos.' Li tenis la promeson. Auxskultu: ekde tiu tago gxis la hodiauxa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed, ho! por kio utilas cxio tio nun?" Tial finigxis la modesta rakonteto de la kompatinda frauxlino, pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj en Nov-Jorko kaj dudek du fisxhokoj sur la limo de Arkta Cirklo reprezentas la saman financan superecon, homo trovigxanta en malricxaj cirkonstancoj stultuligxas restante en Nov-Jorko kiam li povas acxeti fisxhokojn gxis valoro de dek cendoj kaj elmigri. KANIBALISMO EN LA VAGONOJ Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia gxisokcidenta vojagxo, post vagonsxangxo cxe Tero-Hoto, en sxtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro cxirkaux kvardekkvin-, aux eble kvindekjara, entrajnigxis cxe unu el la lauxvojaj stacionoj kaj sidigxis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi jugxis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi logxas en Vasxingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaux konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Cxefurbo, ecx la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Cxambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaux du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia: "Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo." La rigardo de mia nova kamarado eklumigxis placxe. La vortoj revigligis felicxan memorajxon, mi supozis. Tiam lia vizagxo farigxis meditema, preskaux malgxoja. Li turnigxis al mi kaj diris, "Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta cxapitro de mia vivo--cxapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Auxskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos." Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed cxiam kun emocio kaj seriozo. * * * * * En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Cxikagon. Entute estis nur dudek kvar pasagxeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaux formigxis placxaj kunrilatoj. La vojagxo promesis esti felicxa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis ecx la plej svagan antauxsenton pri la honorajxoj baldaux nin surfalontaj. Je la dekunua de la vespero peza negxo komencis faladi. Baldaux post eliri vilagxeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon etendantan sian senfinan leuxgaron da sendoma morno en la direkto al Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aux montetoj, aux ecx nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovagxejon, pelante la falantan negxon antaux si kiel sxprucajxon fontintan el la kresthavaj ondoj de sxtorma maro. La negxo pliprofundigxis rapide kaj ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis gxin kun konstante pligrandigxanta malfacileco. Efektive, foje gxi preskaux plenhaltis meze de grandegaj drivajxoj sin amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftigxi. Gajecon anstatauxis serioza maltrankviligxo. La eblo ekmalliberigxi en la negxo, sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruajxo, sin anoncis al cxiu menso kaj etendis sur cxiun spiriton sian malesperigantan influon. Je la dua de la mateno mi vekigxis el malfacila dormado pro la cxeso de cxiu movado cxirkaux mi. La timigega vero sin trudis al mi kun fulma rapideco: negodrivajxo malliberigis nin! "Cxiuj manoj eksaltu al la savado!" Cxiu viro obeis tujege. En la sovagxan nokton, la pecxan malhelon, la ondegan negxon cxiu estulo sin lancxis, plene konsciante ke momento malsxparata nun povos pereigi nin cxiujn poste. Sxovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, cxion ajn povantan flankenmovi negxon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraux la amasigxantaj negxoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro. Nura mallonga horo suficxis por pruvi la nepran senutilon de niaj klopodoj. La sxtormo barikadis la vojon per dekduo da drivajxoj dum ni forsxovelis unu. Kaj ecx pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda antauxenpelo de la lokomotivo rompis la antaux-malantaux-sxafton de la pelrado! Ecx havante malfermitan vojon antaux ni, ni estintus tamen senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege malgxojaj. Ni kunigxis cxirkaux la hejtostovoj kaj analizis tre serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur tio bazigxis nia cxefa cxagreno. Maleblis ke ni frostigxu cxar estis bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolajxo. La diskutado finigxis je nia agnosko pri la malkuragxiga decido de la konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia negxo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj ecx se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon aux malsatmorton! Miaopinie, ecx la plej forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj. Antaux ol forpasis nova horo, interparolado mildigxis gxis mallauxta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subauxdate lauxintervale inter la plilauxtigxo kaj malplilauxtigxo de la sxtormo. La lampoj malbriligxis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili--por ekdormi, se ili povus. La eterna nokto--certege gxi sxajnis eterna al ni--eluzis finfine siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagigxo aperis en la oriento. Dum la lumo plifortigxis la pasagxeroj komencis vekigxi kaj elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj lauxvice cxiu forlevis de sur la frunto sian tien sxovitan cxapelon, strecxis siajn malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la sengxojan perspektivon. Sengxoja tio estis, efektive! Nenia vivantajxo videblis ie ajn, nenia homa logxejo! Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj negxtabuloj drivis tien kaj reen antaux la vento: mondo da kirligxantaj negxeroj elbarantaj la supran firmamenton. Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato. Nova tagigxo--nova tago da silento, malfelicxo, atrofia malsato, senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza dormado, plena je songxoj pri bankedoj--ekvekigxoj gxenegitaj per malsatrongxado. La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura malliberigxo! Sovagxa malsato spektadis el cxiu okulo. Enestis gxin signo de horora signifo. La antauxanonco pri io malklare formigxanta en cxiu koro--io kiun nenia lango ankoraux kuragxis envortigi. La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj grizvizagxan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la morto. Nun necesas ke tio eksterigxu! Tiu ajxo kreskadinta en cxiu koro nun pretis trasalti finfine cxiun lipparon! La naturo estis sxargxita gxis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke gxi cedu. RIKARDO H. GASTONO, el sxtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, starigxis. Cxiuj antauxsciis kio estas okazonta. Cxiuj pretigxis--cxiu emocio, cxiu signo pri ekscitigxo estis subpremitaj--nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovagxaj. "Sinjoroj: Tion ni ne povas dauxre prokrasti! La horo cxemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per mangxajxo la ceterajn." S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el sxtato Ilinojso, starigxis kaj diris: "Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Sauxjeron el sxtato Tenesio." S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el sxtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko." S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo." S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el sxtato Nov-Jxerzeo." S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro." S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptigxis. Ankaux la malakceptoj de S-roj Sauxjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj. S-RO A. L. BASKOMO el sxtato Ohio: "Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermigxu kaj ke la Cxambro nun entreprenu elekti per balotado." S-RO SAUxJERO: "Sinjoroj, mi kontrauxstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, cxiumaniere, kontrauxregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj tauxgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo." S-RO BELO el sxtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen mangxi. Cxiun momenton kiun ni malsxparas per sencela diskutado pligrandigas nian cxagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj--cxiun cxeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu aux pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--" S-RO GASTONO: "Oni kontrauxstarus gxin kaj necesus ke gxi atendu en suspendigxo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Jxerzeo--" S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne sercxis la honoron aljugxitan al mi kaj mi sentas diskretecon--" S-RO MORGANO de sxtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la antauxan proponon." La propono akceptigxis kaj bremsigxis dauxra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis vocxdone kaj sub gxi S-ro Gastono elektigxis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Hauxlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn. Sekvis duonhora pauxzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekunigxis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de sxtato Kentukio, Lucienon Hermanon de sxtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de sxtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptigxis. S-RO ROGxERO de sxtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaux la Cxambro nun, mi mocias gxin amendi, anstatauxigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni cxiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontrauxe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn cxi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis cxi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, cxu pro malatento, cxu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutrajxo--" LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidigxu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laux la reguloj. Kiun agon la Cxambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?" S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton, anstatauxigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilajxoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, cxu estas nun la momento cxikani pri malmoleco? Cxu nun estas la momento elektemigxi pri malgravajxoj? Cxu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la cxefegaj bezonajxoj--ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono." S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas cxi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio, cxu estas supo kiun ni deziras anstataux solida nutrajxo? Cxu li deziras dupi nin per ombroj? Cxu li celas primoki nian suferadon per Oregona fantomo? Mi demandas al li cxu li scipovas rigardi la anksiajn vizagxojn lin cxirkauxantajn, cxu li sukcesas enrigardi niajn malgxojajn okulojn, cxu li kuragxas auxskulti la batadon de niaj esperantaj koroj kaj dauxre sxovtrudi al ni tiun malsategigitan frauxdulon? Mi petas de li cxu li rajtas pensi pri nia dezertigita stato, pri niaj pasintaj malgxojoj, pri nia malhela estonteco, kaj tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon, tiun sxanceligxantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!" [Aplauxdo.] Oni vocxdonis pri la amendo post arda debato kaj gxi malsukcesis. Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso al tiu de S-ro Hermano. Tiam komencigxis la vocxdonado. Kvin vocxdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektigxis kiam cxiuj krom li mem vocxdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto ratifikigxu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de S-ro Hariso. S-RO RADVAJO proponis ke la Cxambro nun konsideru la ceterajn kandidatojn kaj fari elekton por la matenmangxo. La propono aprobigxis. Je la unua vocxdonado okazis egalajxo kiam duono el la partoprenintoj favoris unu kandidaton pro lia junagxo kaj duono favoris la alian pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan vocxdonon favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato, kaj oni diskutis la eblon postuli novan vocxdonadon; sed meze de tio oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disigxis. La preparajxoj por la vespermangxo deviigis dum longa tempo la atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti gxin, forpelis cxiun pensadon pri gxi kvazaux en la ventojn la felicxa anonco ke S-ro Hariso pretas. Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonsegxoj kaj sidigxis kun koroj plenaj je dankemo antaux la plej bona vespermangxo beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis sxangxitaj kompare al nia kondicxo de antaux kelkaj mallongaj horoj! Senpromesa, malgxojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero, tiam; dankemo, sereneco, gxojo tro profunda por envortigo, nun. Tio, mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj hurlis kaj disblovis la negxon sovagxe cxirkaux nia malliberejo, sed ili ne plu havis la kapablon nin malkuragxigi. Hariso placxis al mi. Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aux havigis al mi tiel altan gradon de kontentigxo. Mesiko estis suficxe placxa, kvankam iom altsapora, sed se temas pri auxtenta nutrado kaj delikateco de fibro, servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn--mi ne entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion--sed li ne pli tauxgis kiel matenmangxajxo ol mumio, sinjoro--nepre ne. Cxu magra? Ho, benu min! Kaj cxu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu. * * * * * "Cxu vi volas diri ke--" "Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmangxo ni elektis viron nomigxantan Valkero, el Detrojto, por la vespermangxo. Li estis tre bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino. Li estis cxiumaniere lauxdindega. Mi memoros cxiam Valkeron. Li estis iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni gxuis Morganon el Alabamo kiel matenmangxajxon. Li estis unu el la plej bonaj viroj antaux kiu mi iam cxetabligxis--belaspekta, klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn--nepra gxentlemano--nepra gxentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel vespermangxajxon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis frauxdulo, ne dubendas--maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi la realecon. Finfine mi diris, 'Sinjoroj, vi rajtas agi lauxvole, sed miaflanke, _mi_ preferas atendi alian elekton.' Kaj Grajmzo, el Ilinojso, diris, 'Sinjoroj, ankaux _mi_ atendos. Kiam vi elektos viron havantan _ion_ por lin rekomendi, felicxe mi aligxos al vi denove.' Baldaux evidentigxis ke la malkontento pri Daviso de Oregono estis gxenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel placxe ekde kiam ni gxuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de kio nomigxis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu--post tio ni prenis Dulitlon kaj Hauxkinzon kaj Makelrojon (auxdigxis kelkaj plendoj pri Makelrojo, cxar li estis malkutime malalta kaj maldika) kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta) kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj gxentlemanon nomigxantan Bukminstero--kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj kiel konversacianto kaj kiel mangxajxo. Ni gxojis povinte elektigi lin antaux la alveno de helpo." "Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, cxu?" "Jes, gxi alvenis iun brilan sunan matenon, jxus post la elekto. Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno alveninta nin savi, kaj vivis suficxe longan tempon por edzigxi kun Vidvino Hariso--" "Posteulino de--" "Posteulino de nia unua elekto. Li edzigxis kun sxi kaj estas felicxa kaj respektata kaj prospera ankoraux hodiaux. Ho, estis kiel romano, sinjoro--estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi devas adiauxi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn cxe mi, gxoje mi vin gastigos. Vi placxas al mi, sinjoro. Mi sentas karecon estante kun vi. Vi povus placxi al mi ecx tiom kiom Hariso mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojagxon." * * * * * Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel sxokita, tiel afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi gxojis pri lia foriro. Malgraux lia afabla maniero kaj lia dolcxa vocxo, mi tremacxis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam mi auxdis ke mi gajnis lian dangxeran karecon kaj ke mi staras antaux lia estimo preskaux samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaux senmovigxis mia koro. Mi mistifikigxis preskaux preter priskribo. Mi ne dubis kion li diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed gxiaj teruraj detaloj supervenkis min kaj jxetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon. Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: "Kiu estas tiu viro?" "Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita en la vagonoj en negxduno kaj preskaux malsatmortis. Li estis tiel frostvundita kaj gxenerale frostigita kaj eluzita pro manko de mangxajxo ke li malsanigxis kaj ekstercerbumigxis poste dum du-tri monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam cxesas antaux ol elmangxi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam estus elmangxinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li elmangxas cxiun krom si mem, li diras cxiam: 'Tiam kiam alvenis la horo por la kutima elekto por la matenmangxo, pro tio ke estis nenia kontrauxstarado, mi mem elektigxis lauxregule, post kio, pro manko da malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.'" Mi senzorgigxis gxis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur auxskultis la sendangxerajn kapricojn de frenezulo anstataux la auxtentaj spertoj de sangavida kanibalo. BONSxANCO Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaux aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leuxtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi auxdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antauxe, kiam lia nomo eklevigxis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti cxiam festata. Estis por mi mangxajxo kaj trinkajxo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi tiun duondion; kontrolante, sercxante, konstatante: la trankvilon, la rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu sin dislimis cxie sur li; la dolcxan senkonscion pri lia eminenteco--senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin gxisfluantaj. La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia--kleriko nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur kampo kaj kiel instruisto cxe la militlernejo de Vulvicxo. En tiu sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenklinigxis kaj murmuris konfidence al mi--indikante pergeste la bankedan heroon. "Private dirite, li estas nepra stultulo." Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aux Sokrato aux Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia jugxkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aux kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li _ja_ estis stultulo. Tial mi ekcelis ekscii, en tauxga momento, kiel la kleriko, solece kaj sole, malkovris la sekreton. * * * * * Kelkajn tagojn poste prezentigxis la oportuno, kaj jen kion diris al mi la pastoro: Antaux cxirkaux kvardek jaroj mi estis instruisto cxe la militakademio de Vulvicxo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton gxiskarne, cxar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum li--ho, pardonu min, li sciis _nenion_, por tiel diri. Li estis versxajne bonkonduta, dolcxahumora, aminda kaj senruza. Tial estis ege gxene vidi lin stari tie, tiel serena kiel cxizita figuro, kaj eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia tuta provizo da kompato aktivigxis nome de li. Mi diris al mi, ke kiam li devos ekzamenigxi denove, li malsukcesos acxe, kompreneble. Tial estos simple sengxena faro de karitato mildigi lian falon kiel eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas la historion de Cezaro. Kaj cxar li sciis nenion ceteran, mi eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre suprajxa mensofarcxo kaj cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li, malsukcesacxis. Sekve al strange bonsxanca hazardo--hazardo malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento--oni starigis al li nenian demandon preterpasantan la mallargxajn limojn de lia farcxotrejnado. Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj cxiam li sin savis--kaj nur mirakle, versxajne. Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus finfine. Mi decidigxis fari lian morton lauxeble plej malgxena. Tial mi trejnis lin kaj farcxinstruis lin, kaj farcxinstruis lin kaj trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia konsternigxo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis nepran ovacion en la formo de komplimentoj. Cxu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintajxon. Mi sentis min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj, kaj povus okazi nur unuopajxo: li kaj cxiuj respondecoj liaj kunfalus en ruinigxon je la unua oportuno. Krimea Milito jxus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito, mi diris al mi. Ne eblis dauxrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo la sxancon morti antaux ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la tertremon. Gxi okazis. Kaj gxi sxancelegis min kiam gxi okazis. Oni lin promociis al kapitaneco en marsxregimento! Pli valoraj viroj maljunigxas kaj grizharigxas antaux ol grimpatingi tian superan rangon. Kaj kiu iam antauxvidintus ke la auxtoritatuloj elektos deponi tian sxargxon da respondeco sur sxultrojn tiel malspertajn kaj maltauxgajn? Mi apenaux tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed cxu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankigxos. Konsideru kion mi faris--mi kiu tiel preferis ripozon kaj malagadon--mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi devas lin akompani kaj protekti la landon kontraux li kiel eble plej multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon sxparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj eksuspire acxetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris cele al la batalkampo. Kaj jen--ho, mia koro, estis terure. Cxu eraregoj? Li faris nenion _krom_ eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la ulo. Cxiuj havis malgxustan opinion pri li kaj cxiun fojon misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis ilin! Liaj plej mildaj eraretoj suficxis por ekploregi bonsenculon. Kaj ili ja ploregis min--kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte. Kaj kio tenis min en konstanta sxvito de timego estis tio ke cxiu nova fusxfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi dauxrege diris al mi ke li tiel altrangigxos ke, kiam okazos la malkovro, estos kvazaux la suno elfalanta la cxielon. Li dauxre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn korpojn de siaj superuloj, gxis finfine, en la plej varma momento de la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian busxon, cxar Skorzbio estis la plej proksima lauxrange! Jen tio alvenas, mi diris. Cxiuj ni finigxos en Sxeolo post nur dek minutoj, certege. La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis cxiuloke sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fusxo kauxzus nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo? Li eligas la regimenton de gxia loko kaj ordonas sturmon trans najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika cxeestado! "Jen vi ekas!" mi diris al mi. "Cxi tio ja estas la finfino." Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaux ol eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo. Kaj kio okazis? Cxu ni nin elmangxigis? Jen kio devige okazintus en nauxdek naux kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidigxis ke nenia unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas malkovrita kaj blokita. Tial ili forturnigxis kaj kuris pelmele, trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovagxa konfuzigxo, kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la kampo kaj gxin transkuracxis kaj baldauxege okazis la plej giganta disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliigxis en nepran kaj grandiozan venkon! Marsxalo Kanroberto spektadis, kapturnigxa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion kaj lin cxirkauxbrakis kaj lin medalis surkampe antaux la tuta armaro! Kaj kio estis la fusxego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de sia dekstra mano por sia maldekstra--nur tio. Li ricevis ordonon retirigxi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstatauxe, li retirigxis _antauxen_ kaj transiris la monteton en la maldekstra flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paligxos dum dauxros libroj pri historio. Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj sensxajniga kiel eblas esti, sed li ne estas suficxe inteligenta por endomigxi kiam pluvas. Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de la universo. Gxis antaux duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi. Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena kaj miriga bonsxanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila soldato en cxiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon per fusxegoj, tamen neniam faris fusxegon malsukcesintan lin promociigi en kavaliron aux baroneton aux lordon aux ion. Rigardu lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj. Nu, sinjoro, cxiu el ili estas registro pri iu mallauxdinda stultajxo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej bona evento povanta okazi al viro estas naskigxi bonsxanca. Mi rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra stultulo. ENHAVO "La Amaventuro de la Eskimoa Frauxlino" p. 1 "Kanibalismo en la Vagonoj" p. 13 "Bonsxanco" p. 20 End of the Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI CETERAJ NOVELOJ *** ***** This file should be named 20943.txt or 20943.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/0/9/4/20943/ Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.